kroĉi

*kroĉ/i (tr)

  1. Pendigi per hoko: kroĉi pentraĵon ĉe la muro; kroĉi sian ĉapelon al vestohoko; kroĉi ordenon sur la brusto.
  1. Momente aŭ daŭre kunigi du objektojn, enigante starantan parton de unu en la alian: kroĉi vagonon kun lokomotivo; kroĉi boaton per hokstango; lia aŭto kroĉis mian bufron.
  1. Forte kapti, fiksteni: liaj manoj kroĉis la randon de la boato; kroĉu vin al mi!; (f) kroĉi sian rigardon sur iun (Z).
    fiksi, glui, krampi, ligi.
  • kroĉ (ad)o
    Ago de tiu, kiu kroĉas.
  • kroĉiĝi
    Sin kroĉi al, sin alligi al: la infanoj kroĉiĝis al la basko de la patrino; la lacerto kroĉiĝas per siaj manoj (X); la dornoj kroĉiĝas al la pasantoj; ŝi kroĉetiĝis al mia vesto (Z); (f) malgranda vilaĝo kroĉiĝis al la deklivo de l' monto (B); li ankoraŭ pli kroĉiĝis al tiu virino (B); kroĉiĝi al io (persisti aŭ obstini pri io); kroĉiĝi al malnova kutimo.
  • kroĉilo
    Hoko por pendigi aŭ fiksteni kune objektojn: kroĉilo por vestoj; kroĉilo por viandopecoj; kroĉilo por trenĉaro.
    krampo.
  • alkroĉi
    Pendigi, alligi kvazaŭ de kroĉilo: ŝi sin alkroĉis al lia mantelo (Z); Dio alkroĉos al vi la peston (X); pro diversaj kaŭzoj, mi devis alkroĉi tiujn finiĝojn ne disigeble al la radiko (Z); ĉiuj okuloj sin alkroĉis al li; ili alkroĉas al si simpation.
  • alkroĉiĝi
    Alteniĝi, alligiĝi kvazaŭ per kroĉilo: lia kapo alkroĉiĝis al la kverko (X) (per la haroj); li fortike alkroĉiĝis al trunketaĵoj kaj grimpis supren (Z); hedero alkroĉiĝas al muroj; (f) ŝi havis nenion, al kio ŝi povus alkroĉiĝi (Z); la avarulo per ĉiuj siaj pensoj kaj meditoj alkroĉiĝis al sia mono (Z); virino devas nepre alkroĉiĝi [...] al viro, se ŝi volas vivi (Z); per ĉiuj radikfibroj de sia infana koro li alkroĉiĝis al la nova hejmo (Z); alkroĉiĝi al ies pasoj (Z) (ĉiam akompani).
    algluiĝi.
  • dekroĉi, malkroĉi
    Tiri iun aŭ ion for de io: malkroĉi veston de la kroĉilo; (f) ŝtonego dekroĉiĝis de la monto (Z); (f) timulinetoj ĵus dekroĉitaj de la patrina jupo (Z) (tute senspertaj).
  • invitkroĉi
    (ekz. pp amoristino) Proponi sian servon al pasanto sur la strato.
  • okulkroĉa
    Tia, ke la rigardoj estas alkroĉataj: okulkroĉa afiŝo.

    kroĉi

    Esprimoj:


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    alkroĉi, alkroĉiĝi, dekroĉi, invitkroĉi, kroĉ(ad)o, kroĉilo, kroĉiĝi, malkroĉi, okulkroĉa

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    agrafi
    impliki
    pendigi
    Kapti kaj fiksteni per io hokforma (kaj ofte pika) aŭ ĉirkaŭprena
    Momente aŭ daŭre kunigi du objektojn, enigante elstaran parton de unu en la alian
    Pendigi per hoko, pinglo ktp
    Preterpase tuŝi kaj implikiĝi aŭ difekti
    kapti
    fiksi
    glui
    krampi
    ligi

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    agrafx difektx fiksx glux implikx kaptx krampx ligx pendx pikx pinglx tuŝx