krementi

krement/i

[KOMPUTIKO] ŝanĝi la valoron de variablo per konstanta diferenco: krementi nombrilon per 1.
  • kremento
    1. La ago de iu, kiu krementas.
    1. La kvanto, per kiu oni krementas.
  • alkrementi
    Krementi aldonante konstantan kvanton: alkremento.
  • dekrementi
    Krementi deprenante konstantan kvanton (krementon 2).
  • dekremento
    1. [KOMPUTIKO] Nombro, per kiu oni dekrementas.
    1. [FIZIKO] Nombro, kiu karakterizas la amortizon de osciloj.
  • logaritma dekremento
    [FIZIKO] Natura logaritmo de la kvociento de la amplitudo de oscilo per la apuda sekvanta amplitudo de la sama antaŭsigno (amortizo karakteriza de certa oscilcirkvito).

    Iel rilatitaj:

    dekremento