kraĉi

*kraĉ/i

  1. (ntr) Elĵeti salivon el la buŝo per rapida, vola elspiro: ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos (Z); dirinte tion, li kraĉis sur la teron (N); kraĉi sur iun (Z) (en signo de malestimo).
    sputi.
  1. (tr) (f) Elĵeti: vi vidis, kiel Vezuvio kraĉis blankan fajron? (Z); fajrokraĉantaj drakoj (Z).
  • kraĉo
    Ago kraĉi kaj ties rezulto (kraĉaĵo): kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas (Z).
  • kraĉaĵo
    Tio, kion oni kraĉas.
  • kraĉado
    Ago de kraĉanto: mian vizaĝon mi ne kovris kontraŭ insultoj kaj kraĉado (X).
  • kraĉeti (ntr)
    Nevole elĵeti saliverojn, parolante.
  • kraĉujo
    Vazo elmetita, por ricevi la kraĉaĵojn.
  • elkraĉi (tr)
    Elĵeti, kiel ion malpuran: la naturo elkraĉu min kiel ekstermindan beston, se mi rompos tiun ĉi juron (Z).
  • tuskraĉi
    Ekspektori.

    kraĉi


    Iel rilatitaj:

    buŝx katx