korupti

korupt/i (tr) (3)

  1. Maljuste akiri ies favoron per mono, donacoj aŭ promesoj: korupti juĝiston (B).
    koluzio, subaĉeti. [VIDU] ŝmiri.
  1. Morale difekti, malvirtigi: simpluloj ne koruptitaj de la urbaj rafinaĵoj; tiuj afektoj nur koruptas vian stilon; korupti ies morojn.
  • korupt (ad)o
    Ago de tiu, kiu koruptas kaj ties rezulto: troviĝas grajno da korupto en tiaj plezuroj; la korupto de naciaj moroj, kiu antaŭiris la pereon de Polujo (G); la homaj karakteroj havas plej ofte signojn de disfalo kaj korupto.
  • (ne)koruptebla
    Tia, ke oni (ne) povas lin/ŝin korupti: nekoruptebla oficisto.
  • koruptilo
    Io, uzata por korupti: la spiritaj kaj korpaj koruptiloj de nia epoko.

    koruptx


    Iel rilatitaj:

    aĉetx subaĉetx