korporacio
*korporaci/o
- Societo de sammetianoj aŭ samprofesianoj, posedanta la rajton de leĝa persono kaj submetanta siajn anojn al kolektiva disciplino: hotelistoj, barbiroj kaj ĉiuj metiistaj korporacioj (Z); korporacio de ŝuistoj, de medicinistoj.
gildo, sindikato, metilernanto, submajstro, majstro.
- Unuiĝo de personoj, havantaj komunajn interesojn kaj organizitaj por ilin defendi: korporacio plej malforta estis la hebrea komunumo (Z); mi akceptis la decidon, ke la E-istoj ne deziras esti korporacie organizitaj (Z).
korporaciemo
Interdefendemo de la membroj de korporacio.
Iel rilatitaj:
bazoĉx