koronaria
koronari/a
[ANATOMIO] (pp anatomia elemento) Tia, ke ĝia dispozicio similas kronon. koronariaj arterioj
La du arterioj, dekstra kaj maldekstra (A. coronaria dextra, sinistra), kiuj eliĝas el la aorto ĉe ties origino: la koronariaj arterioj alportas la nutran sangon al la koraj parietoj; ateroma malsano de la koronariaj arterioj estas la plej ofta kaŭzo de koronaria trombozo kaj de la rezultanta korinfarkto. koronariito
[MEDICINO] Inflamo de la koronariaj arterioj, neofte povanta estigi miokardian infarkton.
Iel rilatitaj:
arterix