korodi
korod/i (tr)
- [KEMIO] Kemie difekti la surfacon de io: akvo korodas metalojn; fero korodita de rusto; koroda acido, sublimaĵo.
alteracii, mordi.
- (f) Iom post iom detrui, elmordi: la ĵaluzo korodis lian forton; koroda ironio.
korodo
Ago aŭ fenomeno, per kiu io estas korodata: plumba kablomantelo malrapide detruata per korodo.
erozio. korodaĵo
Substanco, kiu korodadas. korodimuna
ŝirmita kontraŭ korodo: korodimunaj klingoj de tranĉiloj.
Iel rilatitaj:
alteracix