koreo¹
kore/o¹
- [MEDICINO] Genro de malsanoj karakterizataj de senvolaj (klonusaj) kontrahiĝoj de la muskoloj, jen malrapidaj, jen subitaj: hereda kronika koreo de Huntington.
- [MEDICINO] Aparta malsano de la infanoj, ankaŭ nomata reŭmatisma koreo de Sydenham aŭ danco de sankta Vito.
kore/o²
Ano de la gento de Koreio. korea
Rilata al koreoj aŭ al Koreio. Koreio, Koreujo
Lando, sur duoninsulo inter la Japana Maro kaj la Maro Flava, de post 1948 dividita en du regnoj: N (Korea Popoldemokratia Respubliko, Pjongjango) kaj S (Korea Respubliko, Seulo). RIM. Laŭ AdE la nomo de la lando devas esti 'Koreo'.
Iel rilatitaj:
Azix