koordinato

koordinat/o (Z)

  1. [MATEMATIKO] Unu el la nombroj karakterizantaj punkton rilate al koordinatsistemo.
  1. [GEOGRAFIO] Longitudo aŭ latitudo.
  • koordinataro, koordinatsistemo
    [MATEMATIKO] Bildigo, kiu ebligas karakterizon de la situo de punkto en ebeno, spaco ktp. per 2, 3 aŭ pluraj reelaj nombroj: kartezia, polusa koordinatsistemo.
  • orta koordinatsistemo
    [MATEMATIKO] Orta kartezia koordinatsistemo.

    Iel rilatitaj:

    abscisx latitudx