konvulsio

*konvulsi/o

[MEDICINO] Senvolaj kaj momentaj kontrahiĝoj de diversaj muskoloj: la konvulsioj estas oftaj ĉe la infanoj; la fremdulo, kiun peze atakis konvulsioj de frenezo (Z).
spasmo konvulsiterapio.
  • konvulsia
    Karakterizata de konvulsioj: konvulsia tuso; vizaĝo, sur kiu de tempo al tempo aperadis konvulsiaj movoj (Z); for, vi kava, terura, konvulsia rigardo de la morto! (Z); la granda serpento konvulsie kuntiriĝis (Z); li sentis, ke ŝi konvulsie ektremas (Z); Marta konvulsie kunplektis la manojn (Z); ŝia koro konvulsie kunpremiĝis (Z).
    rigide.
  • konvulsii (ntr)
    Esti trafita de konvulsio(j).

    Iel rilatitaj:

    astmx