konvencio

konvenci/o (2)

  1. Tio, kio estas starigita per esprimita aŭ neesprimita konsento inter la homoj: sociaj konvencioj ( [VIDU] konveneco); teatraj konvencioj; ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj (Z); konvencia valoro de la papermono; konvencia alfabeto, ĵargono.
    kondiĉo.
  1. [JURO] Nomo de diversaj interkonsentoj faritaj inter ŝtatoj aŭ en la kadro de interŝtataj organizoj, precipe pri praktikaj aŭ teknikaj aferoj: konvencio gardanta la aŭtorajn rajtojn; la poŝta konvencio de Berno.
    interkonsento, traktato.
  1. Usona kunveno de parti-delegitoj, por elekti kandidaton al la regna prezidanteco.
  • Konvencio
    [HISTORIO] Franca konstitucianta asembleo (1792-1795).
  • konvencia
    Rilata al aŭ rezultanta de konvencio: konvencia klaŭzo.

    Iel rilatitaj:

    armisticx