konstitucio

konstituci/o (2)

  1. [POLITIKO] Tuto de bazaj normoj pri la ŝtatorganizo kaj tre ofte pri la fundamentaj liberecoj, rajtoj kaj devoj de la civitanoj: la Usona konstitucio (1787). [VIDU] konstitucirompo.
  1. [JURO] La akto mem, kiu enhavas tiujn normojn: submeti novan konstitucion al referendumo.
  1. Tuto de la korpaj ecoj de individuo, rilataj al ties strukturo kaj proporcioj: fortika, debila konstitucio. SIN. kompleksio.
  1. (evi) = strukturo.
  • konstitucia
    1. Rilata al konstitucio: la konstituciaj leĝoj, rajtoj; konstitucia iniciativo.
    1. Regata laŭ konstitucio: monarkio konstitucia.
  • konstitucii (ntr)
    Redakti konstitucion: konstitucianta kunveno.
  • konstitucianto
    Membro de konstitucianta kunveno.
  • kontraŭkonstitucia
    Tia, ke la konstitucio tion ne permesas: kontraŭkonstitucia aresto.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    ediktx federacix respublikx