konspiri
*konspir/i (ntr)
- [POLITIKO] Fari sekretan ligon: konspiri por renversi la registaron.
- (f) Celi al komuna malamika celo: konspiris kontraŭ li amikeco, amo kaj socio; kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono (Z); la ĉielo konspiras kontraŭ ni.
konspiro
Sekreta grupa ago kontraŭ iu aŭ io: fari konspiron; (f) aranĝi kontraŭ iu aŭ io: la konspiron de silento (ignori kaj intence tute prisilenti); disrompi la konspiron de silento.
Iel rilatitaj:
Decembrx