konsekri

konsekr/i (tr) (4)

  1. Apartigi de la komuna uzado, destinante por religia servado: konsekri templon al Zeŭso, preĝejon al Maria; konsekri armilojn de mortinta heroo en la domon de Dio (X); ĝiaj (de Tiro) promalĉastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo (X); vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros ilian havaĵon al la Sinjoro (X); en la monato konsekrita al Venuso.
  1. Per religiaj ritoj havigi al iu sanktan karakteron: konsekri reĝon, episkopon; konsekru Aaronon kaj liajn filojn (X); alia konsekros sin al la Eternulo (X); ili iris al Baal-Peor kaj konsekris sin al la hontindaĵo (X) (al tiu Baalo); mi estis konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino (X); (analoge) la pastro konsekris ilin (geedzojn) al vivo en amo (Z); la konsekriteco al Dio (Z).
  1. [KRISTANISMO] En meso transsubstancigi panon kaj vinon al la korpo kaj sango de Jesuo Kristo: la celebranto montras la konsekritan hostion; la konsekrita pano kaj vino aliformiĝadis en lian korpon kaj sangon (Z).
  • konsekr (ad)o
    Ago de tiu, kiu konsekras: konsekro de preĝejo; virŝafo de konsekrado (X).
  • konsekre
    En konsekro: la pastro konsekre aspergis la sklavojn (Z).

    Iel rilatitaj:

    altarx anatemx dalmatikx preĝx