kongrui

kongru/i (ntr)

  1. (Z) Esti interkonforma: la atesto kongruas kun la asertoj de la akuzito; kongruantaj datoj; la faktoj ne kongruas kun tiu hipotezo.
    konveni, respondi, taŭgi.
  1. [MATEMATIKO] (pp du geometriaj figuroj) Esti koincedeblaj per movo de unu el la figuroj.
  1. [MATEMATIKO] (pp du entjeroj) Havi diferencon divideblan per donita nombro: a kongruas al b module m, se (a - b)/m estas entjero.
  1. [TEKNIKOJ] Plenumi saman funkcion kaj esti interŝanĝebla; interkonveni: la nova programo plejparte kongruas kun la malnova.
  1. [MEDICINO] (pp histo, organo de donanto) Ne aŭ malmulte estigi imunan netoleron ĉe la ricevanto: hista interkongrueco.
  • kongrua
    [MATEMATIKO] [KOMPUTIKO] kongruanta: kongruaj trianguloj; kongruaj komputiloj, retrokongrua.

    Iel rilatitaj:

    decx