konglomeri

konglomer/i (tr)

[FIZIKO] [GEOLOGIO] Kunligi per liga substanco sam- aŭ nesam-specajn elementojn, pecojn.
aglomeri.
  • konglomeraĵo
    1. [GEOLOGIO] Detrita sedimenta petro, konsistanta el minimume 50 % da rondaj rokpecoj pli ol 2 mm dimensiaj, kunligitaj de etgrajna cemento.
      aglomeri, breĉio, tilito.
    1. [FIZIKO] Maso, konsistanta el kunligitaj ne samspecaj partoj.
  • konglomeriĝi
    Kunligiĝi en konglomeraĵon.

    Iel rilatitaj:

    aglomerx breĉix