konfederacio

konfederaci/o (2)

  1. [POLITIKO] Asocio de civitoj aŭ regnoj, sendependaj interne kaj en la eksteraj rilatoj, sed kunigitaj por difinitaj komunaj celoj: la Atena Konfederacio; Svislando estis konfederacio de 1291 ĝis 1848; la Germana Konfederacio (1815-1866).
  1. Komuna organizo de statute ligitaj federacioj de sindikatoj aŭ similaj organizaĵoj: Internacia Konfederacio de la Liberaj Sindikatoj.
    alianco, federacio, ligo.
  • konfederacii (tr)
    Kunigi en konfederacion: [HISTORIO] la konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko (secesiintaj de Usono, 1861-1865).
  • konfederacia
    Rilata al konfederacio: la konfederacia politiko.

    Iel rilatitaj:

    federacix