kondukti

kondukt/i (tr)

[FIZIKO] (pp materialo) Esti trapasebla per iu formo de energio: fero bone konduktas varmon, elektron.
  • kondukta
    [FIZIKO] Rilata al kondukto.
  • kondukto
    [FIZIKO] La povo kondukti varmon aŭ elektron.
  • konduktaĵo
    [ELEKTRO] Kunaĵo de du aŭ pluraj konduktiloj, per kiu oni kunigas elektrajn aparatojn: fiksa, movebla konduktaĵo; kablo estas speco de konduktaĵo.
    lineo.
  • konduktanco
    [FIZIKO] Fizika grando, inversa al rezistanco, simbolo: C.
    simenso.
  • konduktanto
    [FIZIKO] Materialo aŭ korpo, kiu bone konduktas varmon, elektron, sonon kaj aliajn formojn de energio.
  • duonkonduktanto
    [FIZIKO] Substanco, havanta konduktivon inter tiu de izolanta substanco kaj tiu de konduktanto.
    diodo, junto, transistoro.
  • superkonduktanto
    [FIZIKO] Materialo kun nefinia konduktivo: iuj substancoj iĝas superkonduktantoj sub specifa temperaturo.
  • konduktilo
    [ELEKTRO] Unuopa metala drato aŭ ŝnuro, izolita aŭ nuda, uzata por kondukti kurenton: oni distingas superteran aŭ subteran konduktilon (kablon), unuopan, duopan aŭ triopan konduktilon, tieniran aŭ returnan, endoman aŭ eksterdoman konduktilon, plendratan aŭ fibr(um)itan konduktilon, neŝirmitan aŭ kirasitan konduktilon.
  • nutra konduktilo
    [ELEKTRO] (pp elektroenergia reto) konduktilo, konektanta centran stacion aŭ substacion al punktoj de la distribua konduktilaro kaj ne havanta lineojn de konsumantoj.
  • ŝnurkonduktilo
    [ELEKTRO] Fleksebla kupra konduktilo, plej ofte duopa aŭ triopa, envolvita per kaŭĉuko kaj teksfadenoj kaj ekstere prezentanta aspekton de ŝnuro aŭ kordono; ĝi servas por konekti elektran aparaton aŭ lampon al kontaktoskatolo.
  • plilongiga ŝnurkonduktilo
    [ELEKTRO] Konduktilo, ekipita ĉe unu ekstremaĵo per (duopa) ŝtopilo, ĉe la alia per (duopa) kuplilo (ŝtopilingo) kaj servanta por plilongigi la ŝnurkonduktilon de aparato.
  • ŝnurigita konduktilo
    [ELEKTRO] Konduktilo, farita el pluraj maldikaj dratoj, kiuj estas permutitaj (torde) kune.
  • konduktilaro
    [ELEKTRO] Konduktolineo, kunmetita el du aŭ pluraj konduktiloj, konektitaj serie.
  • konduktiva
    Kapabla kondukti: konduktiva materio.
  • konduktivo
    [FIZIKO] Konduktopovo; inverso de rezistivo; simbolo: ë.
  • fotokonduktiva
    (pp substanco) Tia, ke ĝia elektra konduktivo varias laŭ la intenso de enradiata lumo.

    konduktx


    Iel rilatitaj:

    Amperx elektrx