kondiĉo

*kondiĉ/o

  1. Cirkonstanco, fakto, de kiu dependas la efektiviĝo de io: unueco estas la ĉefa kondiĉo de nia sukceso; fari el io la unuan kondiĉon de io (Z); la kondiĉoj de bona regado; plenumi la kondiĉojn postulatajn por konkursi; la kondiĉoj (donitaĵoj) de problemo; necesa kaj sufiĉa kondiĉo; ĉe egalaj kondiĉoj.
  1. Deviga interkonsentita aranĝo, de kies respekto dependas la valideco de aranĝo, kontrakto: diskuti la kondiĉojn de pactraktato, de domkondiĉaĉeto; meti al io la kondiĉon, ke [...] (Z); sub la kondiĉo de alpago oni konsentis sendadi al si tagmanĝojn (Z); kun la samaj kondiĉoj, kun kiuj laboras ĉiuj ĉi tiuj sinjorinoj (Z); li ellernos nian lingvon kun la kondiĉo, ke ni elĵetu la vorton 'kaj' (Z).
    klaŭzo.
  1. (ordinare: plurale) ĉiu el la eksteraj cirkonstancoj, al kiuj persono aŭ objekto estas submetata, kaj de kiuj dependas lia aŭ ĝia stato: reguligo de la kondiĉoj de la vivo (Z); batalado kontraŭ la premantaj kondiĉoj de la ekzistado (Z); samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj (Z); planto elmetita al favoraj kondiĉoj de temperaturo; la ekonomiaj kondiĉoj; esti en bonaj, mizeraj kondiĉoj, por efike labori.
  • kondiĉa
    1. Dependanta de kondiĉo: kondiĉa promeso (B), aĉeto.
    1. Interkonsentita, konvencia: la oferoj estu enportataj ne sub ilia nomo, sed sub iaj kondiĉaj literoj aŭ signoj (Z); la L.I. prezentas pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado (Z).
    1. Esprimanta kondiĉon: kondiĉa modo (kondicionalo).
  • kondiĉe, ke
    Kunmetita subjunkcio, signifanta 'kun la kondiĉo, ke': ili fariĝis Esperantistoj, kondiĉe ke en E. estos faritaj necesaj (laŭ ilia opinio) reformoj (Z); mi venos, kondiĉe ke la vetero estos bela (B); mi pardonos, kondiĉe ke vi neniam plu kulpu tiun kulpon.
    se, supoze ke.
  • kondiĉi (tr)
    1. (iu) Meti kiel kondiĉon en kontrakto, trudi kiel kondiĉon: la arbitracio povas esti petata, aŭ kondiĉita per antaŭa traktato.
    1. (io) Kuntreni, sekvigi kiel kondiĉon: la aliĝo al la societo kondiĉas la akcepton de ĝia statuto.
  • kondiĉaro
    Kondiĉoj.
    situacio, konstitucio.
  • senkondiĉa
    Ne dependanta de ia kondiĉo, nepra: senkondiĉa aliĝo, utilo (Z); konfidi al iu plene kaj senkondiĉe (Z).


    Esti en bona kondiĉo por. Mi pardonas kondiĉe, ke vi neniam plu kulpu tiun kulpon. Oferti je plej bonaj kondiĉoj. Tiu ĉi kondiĉo ne estis vortigita en la kontrakto. Trudi severajn kondiĉojn al la venkito. Unueco estas la unua kondiĉo, de sukceso.
    absoluta. adapti : ĝustigi, taŭgigi por iu celo, kondiĉo aŭ cirkonstanco. aranĝo. artikolo. Cirkonstanco. dependas. escepto. fakto. Interkonsentita. kapitulaco. klaŭzo. kondicionalo. kondiĉa libereco. kondiĉa probablo. konforma : ĝusta laŭ la nomitaj deziroj, postuloj; plenumanta la kondiĉojn; (pri kopio:) sama kiel la originalo. kontrakto. konvencia. konveni. korekto. limigo. necesa kondiĉo. Nepra. plenumi. problemo. regularo. rezervo. senkondiĉa. sufiĉa kondiĉo. traktato. valideco. vivkondiĉoj.
    bona. fiksi. ĝusta. matematiko. merkato. militi. necesa. se. situacio. stato. sufiĉa. trakti.

    Eble rilatitaj:

    absolutx, -ar, cirkonstancx, devx, okazx, reĝimx, tra,