komuti
komut/i (tr) (Z)
- [ELEKTRO] Laŭvole direkti elektran kurenton aŭ en unu cirkviton aŭ en alian.
konekti.
- [FERVOJO] ŝanĝi la pozicion de nadloreloj en trakforko, t.e modifi trakforkon por direkti trajnon aŭ alian trakveturilon sur alian trakon.
- [MATEMATIKO] Interŝanĝi la ordon de du sinsekvaj faktoroj en produto.
komut (ad)o
Ago de tiu, kiu komutas. komuta
[MATEMATIKO] (pp duloka operacio) Tia, ke du ajnaj elementoj estas komuteblaj. komuteblaj
[MATEMATIKO] (pp du elementoj a kaj b en grupo) Tiaj, ke ab = ba: la operatoroj de pozicio kaj movkvanto ne estas komuteblaj. komutilo
[ELEKTRO] Elektra aparato, ebliganta komut (ad)on ĉe unu cirkvito aŭ samtempe ĉe pluraj cirkvitoj: komutilo diversas laŭ funkciado (baskulo, premo, turno, glito), laŭ la nombro de cirkvitoj, kiujn ĝi povas regi samtempe, kaj laŭ la nombro de komutebloj (pozicioj); inversigilo estas ducirkvita kaj dupozicia komutilo; koridora komutilo (unucirkvita, dupozicia komutilo, kiu, aplikata duope, ebligas egale regi la cirkviton el du malsamaj lokoj). komutisto - [FERVOJO] (evi) = trakforkisto.
- [TELEKOMUNIKOJ] (Z) Tiu, kiu komutas la ektelefonantojn al la dezirata lineo.
relkomutilo
[FERVOJO] Parto de trakforko, konsistanta ĉefe el moveblaj pare aranĝitaj nadloreloj kaj fiksreloj.
komutx
Iel rilatitaj:
elektrx