komunii

*komuni/i (tr)

[KRISTANISMO] Doni al iu por manĝi, eventuale trinki, la panon kaj vinon de eŭkaristio: la pastro komunias la absolvitan pekulon (B).
  • komunio
    1. Dono de la konsekrita hostio resp. vino.
    1. Partopreno en la eŭkaristio: post la prediko okazis la ceremonio de la komunio (Z); unua komunio.
    1. La konsekritaj elementoj mem.
  • komuniiĝi
    Ricevi la komunion: ili ĉiuj estis en la preĝejo, por komuniiĝi (Z); unuafoja komuniiĝanto.
  • komunihelpanto
    Akolito aŭ kredanto, komisiita de la episkopo por helpi al la ordinara komunianto en disdono de la eŭkaristio.

    Iel rilatitaj:

    akolitx preĝx