komplimento

kompliment/o (1)

  1. Gratulaj flataj vortoj adresataj al iu: fari komplimenton; adresi al iu komplimenton pro lia sukceso; diri komplimentojn al virino; okaza komplimento ne iras al testamento (Z).
  1. ĝentilaj ceremoniaj formuloj: vi afable tion diras pro komplimento (Z); manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta saluto (Z).
  • komplimenti (tr)
    Fari al iu komplimenton 1 aŭ 2: komplimenti iun pri lia kuraĝo; komplimentu lin komisie de mi (Z).
  • komplimenta
    Prezentanta komplimenton: komplimenta dediĉo.
  • komplimentema
    Inklina al komplimentoj: li estas komplimentema kaj flatema.

    Iel rilatitaj: