kompaso

kompas/o (1)

[FIZIKO] [GEODEZIO] ĉia instrumento, per kiu estas montrata la magneta nordo, en komparo kun la aliaj direktoj: plej multaj kompasoj funkcias per magnetita nadlo.
  • kompaso de deklinacio
    Kompasa nadlo, en kiu la magneto povas moviĝi nur en horizontala ebeno, kaj kiu indikas la magnetan deklinacion.
  • kompaso de inklinacio
    Kompasa nadlo, en kiu la magneto povas moviĝi nur en vertikala ebeno, kaj kiu indikas la magnetan inklinacion.
  • giroskopa kompaso
    Kompaso utiliganta la direktokonstantecon de rapide rotacianta giroskopo.
  • magneta kompaso
    Kompaso konsistanta el magneta pingloforma montrilo, libere turniĝanta ĉirkaŭ pivoto.
  • tangenta kompaso
    Aparato konsistanta el kompaso en la centro de cirkla ringo kun drato, kaj uzata por la absoluta mezurado de elektra fluo.
  • kompasujo
    Ujo, en kiu estas tenata, sub movebla kovrilo, la vazo, en kiu troviĝas la magneta montrilo ligita al la vent-rozo.
  • kompaskarto
    Cirkla folio gradigita.

    kompaso


    Iel rilatitaj:

    ŝipx