kolĉiko

kolĉik/o

[BOTANIKO] G. (Colchicum el kolĉikacoj) de malaltaj, plurjaraj herboj kun firma bulbo, kun lancet- aŭ long-formaj, paralelripaj folioj aperantaj kun aŭ-ĉe la plej multaj sp-oj-post la floroj; la floro similas al tiu de krokuso sed estas hipogina kaj havas 6 stamenojn, 3 liberajn stilusojn kaj dukameran ovarion; ĉ. 65 sp-oj el Eŭropo, Azio kaj N Afriko, tre venenaj pro kolĉikino, kelkaj pororname kultivataj kaj medicinue uzataj, precipe la aŭtuna kolĉiko (C. autumnale) kun lilake rozaj floroj aperantaj aŭtune, antaŭ la folioj, kaj fruktoj aperantaj nur la sekvan printempon. [VIDU] krokuso.
  • kolĉikino
    [FARMACIO] [KEMIO] Toksa alkaloido, el la folioj kaj precipe semoj kaj bulbo de kolĉiko (ĝenerale de la aŭtuna kolĉiko), uzata en medicino (i.a. kontraŭ podagro) kaj en genetiko (por produktado de plurploiduloj).

    Iel rilatitaj:

    alkaloidx