koheri

koher/i (ntr) (Z)

  1. [FIZIKO] (pp la molekuloj aŭ eroj de korpo) Kunteniĝi pro reciproka altiro.
    adheri.
  1. [BELETRO] [FILOZOFIO] Konsisti el interadaptitaj partoj, harmonie ligitaj.
  • kohera
    1. Prezentanta koheron.
    1. Konsekvence aranĝita, sen superfluaj aŭ kontraŭdiraj partoj.
    1. [FIZIKO] (pp ondoj) Havanta precizan frekvencon kaj la saman fazon: la lumo de laseroj estas kohera.
  • koher (ec)o
    1. [FIZIKO] Stato de korpo, solida aŭ likva, kies eroj aŭ molekuloj koheras.
    1. [BELETRO] Eco de rezonaĵo, rakonto ktp, kies ĉiuj partoj estas logike kaj taŭge interligitaj.
  • koheremo
    [FIZIKO] Molekula altirforto.
  • koherilo
    [FIZIKO] [TELEKOMUNIKOJ] Primitiva formo de detektilo, kiu ebligis radiotelegrafion, kaj inventita de la franca fizikisto Branly en 1890: fajlaĵa koherilo.
  • nekohera, senkohera
    Ne havanta interligitecon, bonan sinsekvon inter siaj partoj: senkohera parolado; senkohereco de argumentoj.

    Iel rilatitaj:

    adherx