kluĉi

kluĉ/i (tr)

Kunigi per iu mekanismo la motoron de maŝino kaj la organojn, kiujn ĝi devas movi: kluĉopedalo, kluĉorisorto, kluĉostango.
kupli.
  • kluĉado
    Ago kluĉi.
  • kluĉilo
    Mekanismo servanta por kluĉi: la kluĉiloj de la aŭtoj estas aŭ konusaj aŭ unudiskaj aŭ plurdiskaj; en aliaj maŝinoj ili povas esti mufaj aŭ dentaj.
  • malkluĉi
    Apartigi la motoron disde la movorganoj.
  • trakluĉi
    Sinsekve kluĉi: trakluĉi la rapidumojn de aŭto.

    kluĉi


    Eble rilatitaj:

    aŭtomobilx,