kloro

klor/o (4)

  1. [KEMIO] Elemento, Cl, atomnumero 17, atommaso 35,45, halogeno.
  1. [KEMIO] Nemetalo, verdete flava gaso, Cl2, kun forta sufoka odoro, uzata por blankigo, seninfektigo ktp: kloraj kombinaĵoj. [VIDU] fluorkarbono, klorokalko.
  • klorato
    Salo de klorata acido, HClO3: klorplatenato (salo de klorplatenata acido, H2PtCl6).
  • kloremio
    [MEDICINO] ĉeesto aŭ kvanto de kloro en la sango.
  • klorido
    Salo de klorida acido (SIN. klorhidra acido), HCl.
  • hidrogena klorido
    Gaso HCl.
  • kloridemio
    [MEDICINO] ĉeesto aŭ kvanto de kloridoj en la sango.
  • klorito
    Salo de klorita acido, HClO2.
  • diklorido, triklorido
    Kombinaĵo, konsistanta el du, tri atomoj de kloro kaj unu atomo de metalo: hidrarga diklorido, HgCl2.
  • hiper-, hipo-kloridemio
    Troo, resp. nesufiĉo de kloridoj en la sango.
  • hiper-, hipo-klorhidreco
    [MEDICINO] Troo, resp. nesufiĉo de klorhidrata acido, aparte en la stomaka suko.
  • hipoklorito
    Salo de hipoklorita acido HClO.
  • kontraŭkloraĵo
    Substanco, kiu forigas kloron, pro kemia reakcio, ekz. sulfitoj.
  • perklorato
    Salo de perklorata acido, HClO4.
  • senkloridiĝo
    Perdo de la kloridoj de la organismo, ekz. en okazo de abundaj vomoj aŭ diareoj.

    Iel rilatitaj:

    amonix