kliko

klik/o

  1. [TEKNIKOJ] Dentoforma levilo, uzata kun klikrado, destinita ebligi ilian relativan turniĝon en nur unu direkto: klikborilo, klikboltilo estas fakte ekipitaj per du klikoj, ebligantaj turniĝon jen unudirekte, jen alidirekte.
  1. [TEKNIKOJ] Mekanismo, destinita liberigi kupladon de du pecoj: kliko de fotoaparata obturilo.
    ellasilo.
  1. (f, pj) Grupeto de personoj, kiu bruas pri si kaj ekskluzivas aliajn.
    koterio,

klano 3.
  • kliki (ntr)
    Soni, pp kliko 2.
  • klikbruo, kliktinto
    Klaketo, produktita de kliko 2.
  • kliktintado
    Sinsekvo de klaketoj, produktitaj de klikaĵo.
  • klikaĵo
    Mekanismo, konsistanta el kliko 1 kaj klikrado.
  • elkliki (tr)
    Fari klikbruon, ekfunkciigante la klikon de aparato: elkliki obturilon.
  • elklikiĝi
    (pp kliko 1) Eliĝi el la dentoj de klikrado.
  • enklikiĝi
    (pp kliko 1) Eniĝi en la dentojn de klikrado.

    kliko


    Iel rilatitaj:

    horloĝx