klaĉi

klaĉ/i (ntr) (4)

Babiladi, disportante aŭ ripetante malicaĵojn: li klaĉas kiel maljuna pordistino.
kritiki, kalumnii.
  • klaĉo
    Dissciigata malbonvola diro: la urbaj klaĉoj (B); la kulisaj klaĉoj; klaĉoj de gazetaĉoj.
  • klaĉist (in)o, klaĉul (in)o
    Homo, kiu emas klaĉadi: en la supra apartaĵo (de la sinagogo) estis gvidanta klaĉistino (Z).
  • kafoklaĉo
    (fm) Kunveno de klaĉantoj ĉe kaftrinkado.
    tekunveno.

    klaĉx


    Eble rilatitaj:

    dirx, langx, lingvx, onidirx, parolx,