kiraso

*kiras/o

  1. [HISTORIO] Metala, iufoje leda armaĵo, ŝirmanta la bruston kaj dorson: kiraso de kavaleriano; li vundis la reĝon inter la artikoj de ia kiraso (X); Saul vestis lin per kiraso (X).
  1. [ARMEOJ] Aro de ŝtalaj platoj, fiksitaj sur militŝipo por ĝin ŝirmi kontraŭ pafaĵoj.
    blendo.
  1. ĝenerala nomo de osta, korna, kalkeca aŭ kitina tegaĵo, konsistanta el unu aŭ pluraj pecoj, enfermanta la korpon de diversaj animaloj, ekz. testudo, krustacoj, kaj kies dorsa parto ofte nomiĝas karapaco.
  • kirasa
    Provizita per kiraso: kirasa ŝipo, aŭto, aviadilo, trajno.
  • kirasi (tr)
    Provizi per kiraso: kirasi la seĝon de la piloto; kirasita konduktilo ( [ELEKTRO] izolita konduktilo kun fortika ŝirmaĵo kontraŭ premo kaj frapo); (f) menso kirasita de (obstina pro) antaŭjuĝoj kaj fiereco.
  • kirasulo
    Kavaleriano armita per kiraso.
  • brustokiraso
    Kiraso kovranta nur la bruston.
  • maŝkiraso (Z)
    Kiraso konsistanta el ŝtalaj interplektitaj ringetoj.
  • skvamkiraso
    Kiraso formita el metalplatetoj, parte kovrantaj unu la aliajn.

    Iel rilatitaj:

    blokhaŭsx