kie

*kie

  1. Demanda morfemo, signifanta 'en kiu loko?': kie vi estas? (Z); kien vi iras? (Z).
  1. Samsignifa morfemo, enkondukanta dependan demandon: neniu scias, kie li loĝas kaj de kie li venis; diru almenaŭ, kien vi ĝin transportis!
  1. Rilativo kun la signifo ' (en tiu loko), en kiu': kie jukas, tie ni gratas (Z); kie estas sufero, estas ankaŭ espero (Z); li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas (Z); kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras (Z); mi flankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj (Z).

RIM. Z. iufoje uzas 'kie' anst. 'en kiu(j)', por faciligi la frazon: artikoloj, kie estis videble, ke la aŭtoroj [...] (Z); en tiaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu [...] (Z).
  • kie ajn
    Konceda sintagmo pri loko: laŭ la krio de la koko tuj spirito ĉiu, kie ajn li vagas, rapidas hejmen (Z).

    kie

    PMEG: [tabelvortoje-e]



    Iel rilatitaj: