katedro

katedr/o (1)

  1. Surpodia seĝo de profesoro: li dekuris de la katedro (Z); (f) li ricevis la katedron (postenon de profesoro) de filozofio en la universitato.
  1. Surpodia seĝo de predikanto: la katedro estis ornamita per multekosta skulptaĵo (Z).
  1. [KRISTANISMO] Episkopa sidejo.
  • katedra
    Rilata al katedro: katedra tono, katedra preĝejo (katedralo).
  • elkatedre
    Kun la aŭtoritato de rajtigita predikanto aŭ lekcianto; [KRISTANISMO] (pri papa deklaro) kun papa neeraripovo.

    Iel rilatitaj:

    altarx preĝx