katalizi

kataliz/i (tr)

[KEMIO] Plirapidigi kemian reakcion per katalizanto: kataliza procezo; kataliza reakcio (kiuj okazas per katalizado).
inhibi.
  • katalizo
    Ago katalizi.
  • katalizanto
    Substanco, kiu akcelas reakcion, partoprenante en ĝi, sed reestiĝante ĉe ĝia fino.
  • katalizilo
    [TERVETURILO] [EKOLOGIO] Aparato en aŭtomobilo, enhavanta katalizajn substancojn, kiu servas por malpliigi la kvanton de nitrogenoksidoj, karbonmonooksido kaj hidrokarbonoj en la ellasgasoj: la alĝustigita trivoja katalizilo enhavas platenon kaj rodion.
  • memkatalizo
    [KEMIO] Katalizo, kiu estas kaŭzata de produkto de la reakcio.

    Iel rilatitaj:

    aŭtokatalizx