kastaneo

kastane/o

[BOTANIKO] G. (Castanea el fagacoj) de arboj kaj trunkarbustoj kun defalemaj, dentaj folioj, kun virseksaj floroj en longaj, staraj amentoj, kaj kun inseksaj floroj ĝenerale 3-ope ĉirkaŭitaj de involukro, kiu-post fekundiĝo de la floro-iĝas ledeca, multadorna, globa fruktujo malfermiĝanta per kvar valvoj kaj enhavanta tri akenojn (kaŝtanojn); 10 sp-oj el la mezvarmaj partoj de la N hemisfero, kelkaj kultivataj por fruktoj manĝataj kuiritaj aŭ por ligno uzata i.a. en lignaĵarto. SIN. kaŝtanarbo.
  • kultivita kastaneo, ordinara kastaneo
    Sp. (C. sativakastane SIN. C. vulgaris), indiĝena en la Mediteranea regiono, kultivata en la tuta N hemisfero por bongustaj kaŝtanoj.
    marono.
  • Amerika kastaneo
    Sp. (C. dentatakastane SIN. C. americana), el E Usono, kun dolĉaj kaŝtanoj.
  • ĉinia kastaneo, moldorna kastaneo
    Sp. (C. mollissima), el ĉinio, kun taninoriĉaj kaŝtanoj.
  • Japania kastaneo
    Sp. (C. crenatakastane SIN. C. japonica), el Japanio, ĉinio kaj Koreio.
  • Virginia kastaneo
    Sp. (C. pumila), el E de N Ameriko, kun tre bongustaj kaŝtanoj.

    Iel rilatitaj: