karjo

karj/o

[BOTANIKO] G. (Carya el juglandacoj) de falfoliaj, monoikaj arboj kun folioj, virseksaj amentoj kaj drupoj similaj al tiuj de juglando; 14 sp-oj el C kaj NE Ameriko kaj E Azio, kelkaj kultivataj por manĝebla drupo ('nukso' ), enhavanta bongustan, oleoriĉan semon, aŭ por blanka ligno, varmoformebla, uzata por farado de mebloj, tenisrakedoj, skioj ks. SIN. hikorio.
  • pekankarjo
    Sp. de karjo (C. illinoinensis, SIN. C. pecan), kies maldikŝela drupo ('nukso') enhavas manĝeblan semon ('kerno'); hejma en S Usono, kultivata en la subtropikaj regionoj. SIN. pekanarbo.

    Iel rilatitaj:

    meblx