karikaturo

karikatur/o (2)

Desegnaĵo, pentraĵo, prezentanta personon aŭ objekton kun komika aŭ satira troigo de ties karakterizaj trajtoj: poŝtkartoj kun karikaturoj de la plej konataj E-istoj; (f) tiu priskribo de la Kongreso estas vera karikaturo.
  • karikatura
    Havanta karakteron de karikaturo: super ĉiu fenestro estis eltranĉita karikatura vizaĝo (Z).
  • karikaturi (tr)
    Desegni karikaturon: tian senkarakteran vizaĝon estas malfacile karikaturi.
  • karikaturisto
    Desegnisto de karikaturoj.

    Iel rilatitaj:

    bildx burleskx