kargo

karg/o

[TRAFIKO] Tuto de la objektoj en unu transportujo (ŝipo, vagono, kontenero, kamiono k.a.): la ŝipestro respondecas pri la kargo; transŝarĝi kargon; enpaka, loza kargo; asekuri kargon; plenkargaj trajnoj; privata kargo (senpage transportata de ŝipistoj); kargoaviadilo, kargotrajno, kargo-ŝipo (destinitaj por transporti kargon).
frajto. [VIDU] kargomasto, kargokapablo, kargopezo.
  • kargi (tr)
    ŝarĝi transportujon per kargo.
  • kargado
    Ago kargi.
  • kargejo
    Loko, aranĝita por kargado.
  • kargujo
    Ujo destinita por transporto de kargo.
  • malkargi
    Malŝarĝi kargitan transportujon.

    kargo


    Iel rilatitaj:

    averix baraterix ŝipx