kardamino

kardamin/o

G. (Cardamine el brasikacoj) de unu-, du- kaj plur-jaraj herboj kun simplaj aŭ plume kunmetaj folioj, kun blankaj aŭ violaj floroj kaj kun plataj, longformaj silikvoj, elaste dehiskantaj per valvoj po du; ĉ. 200 sp-oj el la mez- kaj malvarmaj regionoj, ekz.:
  • amara kardamino
    [BOTANIKO] (C. amara), plurjara herbo kun grandaj, blankaj floroj viol-anteraj; hejma en Eŭropo kaj Siberio, humideja aŭ eĉ akveja.
  • herbejkardamino
    (C. pratensis), N-hemisfera, plurjara herbo uzata por salatoj kaj medicino. SIN. herbejkreso.

    kardamino


    Iel rilatitaj: