kapuĉo

*kapuĉ/o

  1. Kapvesto, alkudrita aŭ alfiksita al mantelo: kapuĉo monaĥon ne faras (Z) (ne juĝu laŭ ekstero. [VIDU] vesto); mantelo, kies kapuĉo estis tirita antaŭen super lia kapo (Z).
  1. [TERVETURILO] Leda aŭ diktola tegmento de veturilo: faldebla, formetebla kapuĉo de aŭto.
  1. [ŜIPOJ] Turnebla metala ventkaptilo por ventoli la ŝipinternon, precipe la kaldronejon kaj maŝinejon.
  1. [TEKNIKOJ] ĉiaspeca ŝelo konusforma, kovranta la kapon de alia peco, ekz. kamenkapuĉo.
  • kapuĉi (tr)
    Kovri per kapuĉo.
  • kamenkapuĉo
    Parto de kameno, kiu elstaras konusforme supre de la fajrujo kaj kondukas la fumon aŭ vaporojn en la kamentubon.

    kapuĉo


    Eble rilatitaj:

    burnusx, ĉapelx, mantelx, tegmentx, vestx,