kapitano

*kapitan/o

  1. [ARMEOJ] En ter- kaj aer-armeo, malsupera oficiro, ranganta inter majoro kaj leŭtenanto: infanteria kapitano (Z); kvar kapitanoj portu la korpon de Hamleto! (Z); kavaleria kapitano; kapitano de kozakoj (Z).
    hetmano, jesaulo.
  1. [ARMEOJ] En mar-armeo, titolo de diversrangaj superaj oficiroj (Vd ĉi-sube).
  1. [ŜIPOJ] ŝipestro.
  1. [SPORTO] Tiu, kiu komandas teamon sur la grundo, kaj estas elektita de la estraro de klubo aŭ federacio.
  1. (f) Estro de industria aŭ negoca grupo: la grandaj kapitanoj de la financo; industrikapitano.
    magnato.
  • kapitaneco
    Rango, ofico de kapitano.
  • fregatkapitano
    Mararmea subkolonelo.
  • korvetkapitano
    Mararmea majoro.
  • veselkapitano
    Mararmea kolonelo.

    kapitano


    Iel rilatitaj:

    oficirx ŝipx