kanao¹

kana/o¹

[BOTANIKO] G. (Canna el kanaacoj) de kanoj kun rizomo, kun alternaj, larĝaj, de elipsaj ĝis lancetformaj folioj, kaj kun neregulaj, epiginaj, ruĝaj, oranĝaj aŭ flavaj floroj en grapolo, paniklo aŭ spiko; 8-10 sp-oj el tropika Ameriko, kelkaj kvazaŭhejmaj alilande, pluraj pororname kultivataj kaj unu, la manĝebla kanao (C. edulis), kun manĝebla tubera rizomo, el kiu oni ekstraktas specon de aroruto.
  • kana/o²
    [LINGVOSCIENCO] ĉiu el la fonetikaj simboloj de la japana skribsistemo, prezentantaj silabojn po unu: strekaj kanaoj (rektliniaj, uzataj por pruntvortoj, fremdaj nomoj ks); rondaj kanaoj (kurbliniaj, uzataj por fleksioj, partikuloj ks).
  • kanaaro
    La tuto de la kanaoj: la ronda kanaaro (J).

    Iel rilatitaj: