kanajlo

*kanajl/o

Homo senhonora, malnoble kondutanta: ĝis lipharoj la kanajl' en infero sidas (G); ha, kanajlo! ĉu vi ne estis la timemulo, kiu komencis kuri, kiam oni diris, ke la malamiko venas! Pereu! (Z).
fripono, hundo.
  • kanajla
    Havanta econ de kanajlo: mi admiras mian malfeliĉon kaj la lertecon de mia kanajla edzino! (Z); sentaŭga, kanajla estaĵo! (Z); ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima! (Z); per forto kanajla vi forportis la sanktigitajn vazojn (Z).
  • kanajlaĵo
    Ago karakteriza de kanajlo.
  • kanajlaro
    Aro da malestiminduloj: kun kia kanajlaro mi nun devas esti en kompanio! (Z).

    Iel rilatitaj:

    -aĉ