kaleŝo

*kaleŝ/o

  1. Kvarrada, luksa veturilo, iam uzata de nobeloj aŭ riĉuloj: veturi en propra kaleŝo (Z); reĝa kaleŝo; staris du kaleŝoj kun aljungitaj tre belaj ĉevaloj (Z). [VIDU] kaleŝservanto.
  1. Kvarrada ĉevaltirata veturilo: la poŝta kaleŝo (Z); vojaĝa kaleŝo (Z); virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis (Z).
    fiakro.
  • kaleŝaĵo
    ĉiuj partoj de veturilo, kiuj estas nek la rad-ekipaĵo nek la motoro.
    ĉasio, karoserio.
  • kaleŝaĵisto
    Laboristo, kiu spertas pri la kaleŝaĵoj.
  • kaleŝego
    Granda aŭ aparte luksa kaleŝo.
  • kaleŝejo
    Remizo por kaleŝoj.
  • kaleŝeto
    Malgranda kaleŝo: infana kaleŝeto (Z).
  • kaleŝisto
    Kondukisto de kaleŝo.
  • duonkaleŝo
    Kaleŝo kun nur du sidlokoj.
  • enkaleŝiĝi
    Eniĝi en kaleŝon.

    Eble rilatitaj: