kakinoko

kakinok/o

  1. [BOTANIKO] Sp. de diospiro (Diospyros kaki); poligamia fruktarbo kun tomatsimilaj, de flavaj ĝis ruĝaj, sukplenaj, manĝeblaj beroj, subhavantaj restantajn sepalojn po 4; origina el E Azio, kultivata en Hindio, Japanio, la Mediteraneaj landoj, Kalifornio kaj iuj tropikaj montregionoj. SIN. Japania persimono.
  1. [KOMUNUZO] Frukto de kakinoko 1. SIN. kakinokbero.
  • kakinokbero
    Kakinoko 2.

    Iel rilatitaj: