kablo

kabl/o (1)

  1. ŝnurego el vegetaĵaj aŭ metalaj fibroj, por movi, tiri, levi ktp pezajn objektojn: kablo de ankro, de trenbarĝo, de argano, de kapstano.
  1. [ELEKTRO] Metala fadeno aŭ fasko de pluraj dratoj, ĉirkaŭita laŭ ĝis plena longo per izolmaterialo, ofte ankaŭ ŝtalarmita, servanta por kondukti kurenton: nutra kablo, telekomunika kablo; translanda, transmara, supertera (aŭ pend-) kablo; subtera kablo, tubokablo, altfrekvenca kablo, antenkablo, armita kablo, kriokablo, rubandkablo, tubokablo kun plumba mantelo, kablo kun kupra animo; aerizolita, paperizolita kablo, izolmasa kablo; samcentra kablo; kablo kun ŝnurigitaj konduktiloj; oni distingas, laŭ la aranĝo de la konduktiloj, unuopajn, duopajn, triopajn, trifazajn, laŭpare ŝnurigitajn, laŭstele aŭ kvarope ŝnurigitajn kablojn.
    fidro.
  1. [ŜIPOJ] Malnova mezurunuo de longo por malgrandaj distancoj, diversvalora (inter 182 kaj 200 m) laŭ la landoj: la ŝipo troviĝis en la distanco de tri ĝis kvar kabloj de la tero (Z).
  • kablingo
    Ingo, en kiu kuŝas kablo. [VIDU] kablomantelo.
  • kablisto
    Laboristo, specialigita pri kabloj.
  • ankrokablo
    Kablo, per kiu la ankro estas ligita al la ŝipo.
  • telekablo
    Kablo por la telekomunikoj.
  • tirkablo
    Kablo, uzata por haŭli boatojn, barĝojn ks.
  • trenkablo
    1. Kablo, uzata por ligi trenantan veturilon al la trenata: trenkablo por aŭtoj, por trenŝipoj ktp.
    1. [AVIADO] Kablo, kiun oni ellasas el libera balono, kiam ĝi alproksimiĝas al la tero, por efiki kiel bremso.
  • pendkabloj
    [AVIADO] ŝnuroj, kiuj transmisias la pezon de la jungilaro de paraŝuto al la velo.

    kablo


    Iel rilatitaj:

    aŭtomobilx elektrx ŝux