kaŭzo

*kaŭz/o

  1. [FILOZOFIO] Tio, pro kio io estas aŭ iĝas tia, kia ĝi estas: la unua kaŭzo (antaŭ kiu oni ne povas koncepti iun alian); la efika kaŭzo (la fenomeno necese antaŭa al alia).
  1. Tio, pro kio io okazas: kaŭzo de milito, de malsano; ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn (Z); el kaŭzoj pure financaj (Z); cirkonstanco eksterordinara! Certe ĝi ne estas sen kaŭzo (Z); kio do estas la kaŭzo, ke subite naskiĝis tia granda vento? (Z); la proceso, al kiu tiu ĉi bela loko donas la kaŭzon (Z); famo ne flugas, se kaŭzo ne estas (Z); kia estas la kaŭzo, ke la klubo ne respondas miajn leterojn? (Z); la forgeso de tiu ĉi principo estis la kaŭzo, kial miaj reformoj plaĉis al neniu (Z).
    kialo, fonto, ĝermo.
  1. Tio, pro kio oni agas, sentas ktp: se vi tion konsilas al mi, vi sendube havas por tio ĉi gravajn kaŭzojn (Z); ne komprenante la kaŭzojn, kiuj kreis vian opinion (Z); li ĵetis lin en la fornon, kvankam li ne havis ian kaŭzon por tio (Z); vi ne havas kaŭzon por koleri (Z); ŝi havis plenan kaŭzon por triumfi (Z); doni al iu kaŭzon por plendi (Z); ne estas kaŭzo timi (Z); ĉu vi ne scias la veran kaŭzon, kial kelkaj komencis tian subfosadon? (Z); pro la kaŭzo de (Z), ke (Z).
    motivo, pravigo.
  • kaŭza
    Rilata al kaŭzo, konsistiganta kaŭzon: kaŭza interrilato; la kuracado devas turni atenton al la kaŭza momento (Z); kaŭza verbo ( [VIDU] faktitivo).
  • kaŭze de
    El kaŭzo 2 aŭ 3: oni ne multe povis kompreni kaŭze de konstanta tusado de lia sekvanto (Z); mano, kiu kaŭze de sia naĝmembrano fariĝis pli granda (Z); estis gastokunveno, kiel ofte okazas kaŭze de reciproka intervivado (Z); la fraŭlino, kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla Aleĉjo (Z); la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la familio (Z); kaŭze de tiaj cirkonstancoj ŝi almetis la vizaĝon al la fenestra vitro (Z); mi aŭdas ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantaj (X).
    pro, de.
  • *kaŭzi (tr)
    Esti la kaŭzo de; estigi, okazigi: la maŝinoj kaŭzas diversajn difektojn de la korpo (Z); malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj doloron (Z); kaŭzi al iu trompiĝon (Z), grandajn elspezojn (Z), bedaŭron; tio kaŭzis, ke la solvaĵo estis precipitita; vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi (Z); la ombro moviĝadis, kio cetere povis esti kaŭzata de la neregula moviĝado de la kandela flamo (Z); la ĝojo estis kaŭzita ĉefe de la bona manĝaĵo (Z); la kataroj kaŭzitaj de cirkonstancoj lokaj (Z).
    estigi, naski, krei, kuntreni, venigi, enporti, alporti, sekvigi, rezultigi, veki.
  • kaŭzeco
    [FILOZOFIO] [FIZIKO] Rilato inter la kaŭzo kaj ĝia efiko: principo pri kaŭzeco (kaŭzeca principo; Vd principo).
    determinismo, karmo.
  • miakaŭza
    Kaŭzita de mi: malben' ne miakaŭza (Z).
  • prakaŭzo
    [FILOZOFIO] La unua kaŭzo, kiu kaŭzis ĉion kaj mem ne estis kaŭzita.
  • senkaŭza
    Ne havanta ĝustan kaŭzon: multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj (X); senkaŭza malbeno ne efektiviĝas (X); senkaŭze ĉasas min miaj malamikoj (X).
    senbaza, pretekste.
  • celkaŭzo
    [FILOZOFIO] Unu el la kvin skolastikaj kaŭzoj por ajna natura aŭ home produktita afero; ĝi indikas kondiĉigon kaj direkton de iu ago aŭ fenomeno per iu fina celo.

    kaŭzo


    Determini la kaŭzon de akcidento.efika kaŭzo.Havi pravan kaŭzon por maltrankviliĝi.kaŭzeco.kaŭzo.La disputo estis kaŭzita simple de miskompreno.Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj - doloron.Ne havi kaŭzon por koleri.Tio kaŭzis al ŝi zorgojn kaj afliktojn.Tio ne estas kaŭzo por fieriĝo.
    instrui. kompreni. kuraci. okazi. opinii. scienco.

    Eble rilatitaj:

    akcidentx, ĉar, ĉial, de, donx, el, elvokx, estigx, farx, fontx, ial, kial, nenial, pravx, pro, simplx, t.e., tiel,