kaĝo

*kaĝ/o

  1. Portebla loĝejo el metalfadenoj aŭ lignaj vergetoj, en kiu oni tenas vivajn birdojn aŭ malgrandajn bestetojn: kokina kaĝo; kia la birdo, tia la kaĝo (Z); pli bona branĉo sennuksa, al kaĝo plej luksa (Z); (f) kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri al la kaĝo! (Z) (rezigni pri libera vivo).
  1. Portebla aŭ fiksa granda loĝejo el feraj stangoj kaj kradoj, por enfermi sovaĝajn bestojn aŭ homojn: leono en kaĝo (B). [VIDU] kaverno, ursokavo.
  • enkaĝigi
    Meti en kaĝon.
  • brustokaĝo
    [ANATOMIO] (compages thoracis) Skeleto de la brusto, formita de la ripoj, sternumo kaj vertebraro. SIN. brustokorbo.
  • ludkaĝo
    Malalta, faldebla ĉirkaŭbarilo, interne de kiu tre junaj infanoj povas sekure ludi kaj ekpaŝi.
    krablejo.

    kaĝo


    Eble rilatitaj:

    bestx, loĝx, ludx,