kaĉo

*kaĉ/o

  1. [KUIRARTO] Mangaĵo, havanta aspekton de mola pasto kaj farita precipe el faruno, miksita kun lakto aŭ alia likvo, aŭ el legomoj longe kuiritaj kaj duonlikvigitaj per akvo: kaĉo el fazeoloj, terpomoj; faruna kaĉo por infanoj; avenkaĉo, pomkaĉo, pankaĉo, rizkaĉo; tro da kuiristoj kaĉon difektas (Z) (malbona rezulto pro tro multaj kunlaborintoj).
    pureo, buljono, grio, kompoto, kremo, marmelado, supo.
  1. (f) Senzorge preparita manĝaĵo: kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu (Z) (ĉiu devas prirespondi pri siaj faroj); el la faraĉo fariĝis kaĉo (Z); hundokaĉo.
  1. (f) Io simila al kaĉo: kota, sanga kaĉo; kristalkaĉo; al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon (Z).
    fatraso, kompoto, ŝlimo, miksamaso.
  • kaĉigi
    Kuiri aŭ dispremi al kaĉo.
  • kaĉigilo
    Premilo por kaĉigi.
  • avenkaĉo
    Poriĝo: Profesoro Davis [...] trovis la avenkaĉon trokuirita (S)
  • bebokaĉo
    Flueca kaĉo por malgrandaj infanoj, el faruno aŭ industrie farita pulvoro, miksita kun lakto aŭ akvo kaj eventuale varmigita aŭ kuirita.
  • maizkaĉo
    Polento.
  • pankaĉo
    Kaĉo el panpecoj en lakto.
    pankuko.

    kaĉo


    eltiri el kaĉo. Gratenita terpoma kaĉo. marmelado : densa (kuirita) kaĉo el fruktoj kaj sukero. Sidi en vera kaĉo, ĝiskole en la peĉo.
    kuiri. malfeliĉa. manĝaĵo. manĝi.

    Eble rilatitaj:

    aferx, akaĵux, arorutx, ĉimx, legomx, terpomx,