juki
*juk/i (tr)
Kaŭzi al iu malagrablan impreson en la haŭto, kvazaŭ de multaj incitetaj piketoj, pro kiuj oni sentas la bezonon sin grati: kie jukas, tie ni gratas (Z); juku la haŭto, sed ne sur mia korpo! (Z); jukas kaj tiklas al ni en la piedoj! (Z) (pro tro longa senmovo); (f) la mano jukas lin (Z) (malpacemulon); ho, grumblulo, se via barbo jukas vin, bonvolu grati ĝin (ŝ). juk (ad)o
Tiu impreso: baldaŭ estos la tempo forveturi: mi sentas jam jukadon sub la flugiloj! (Z).
prurito. jukiga
Sentiganta tiun impreson.
Iel rilatitaj:
dartrx
haŭtx