jono

jon/o

[FIZIKO] Elektre ŝargita formo de molekulo aŭ de atomo, kiu akiris aŭ perdis elektronojn: en elektrolizo oni nomas jono ĉiun el la du partoj de atomo aŭ molekulo altiritan aŭ de la anodo aŭ de la katodo.
  • jonigi
    Fendi en jonojn: elektra sparko jonigas la aeron; joniga kamero.
  • joniĝi
    Pasi al jona stato: salo joniĝas en akvo ĝis grado indikita per la joniĝa konstanto (pK).
  • impulsa jonigo
    Jonigo de gasaj molekuloj pere de la trafo de elektronoj sur la anodon de elektrontubo.
  • fotojonigi
    Jonigi atomon per sorbo de energia fotono.
  • maljonigi
    Forigi la jonigon de gaso en elektrontubo.

    jonx


    Eble rilatitaj:

    anjonx, ciklotronx, elektrx,